Akvitana | |
auskala | |
historia lingvo • antikva lingvo • mortinta lingvo | |
---|---|
vaska lingvaro | |
Parolata en | Parolita en Akvitanio (nuna Francio) kaj Hispania Tarraconensis) |
Skribo | latina |
Lingvistika klasifiko | |
Senparenca lingvo | |
Oficiala statuso | |
Oficiala lingvo en | en neniu lando |
Reguligita de | ne reguligita |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-3 | xaq |
Glottolog | sen valoro |
Angla nomo | Aquitanian |
Franca nomo | aquitain |
Per Akvitana lingvo[1] (ankaŭ nomata arkaika eŭska) oni nomas la antikvan lingvon de Akvitanio, iam parolita sur vasta teritorio inter la rivero Garono kaj la Pireneoj,[2] kiun oni kredas esti ligita al aliaj pireneaj lingvoj kaj kiu estas la antaŭulo de la moderna eŭska lingvo.
Atestaĵo pri ĝi aperis inter la 1a–3a jarcentoj p.K kaj ĝi trovis sin en kontakto kun la latino,[3] tiu fakto videblas en multaj el la latinaj pruntaĵoj en moderna eŭskaera kiuj suferis la samajn fonetikajn ŝanĝojn samkiel la aliaj eŭskaj vortoj, kio montras ke tiuj pruntaĵoj venas el foraj epokoj. Longaj tekstoj en akvitana lingvo ne konserviĝas, kvankam ekzistas epigrafiaj skribaĵoj kiuj havas pli ol 400 homnomojn kaj 70 dinomojn, multaj el ili klare interpreteblaj el la praeŭska lingvo.